Sed nur fragmento

Aĉetu ĝin de UEA

Romano eldonita de Fonto en 1987 (1-a eldono) kaj 2012 (2-a eldono)

Sed nur fragmento kovriloRecenzo

Riĉiga, agrabla, nepre leginda libro

Trevor Steele verkas en bona, riĉa, nepre imitinda lingvo, unu el tiuj, kiuj evidentigas la elstarajn kvalitojn de Esperanto, kaj en kiuj oni trovas tiujn frandajn (kiel Claude Piron dirus), bildigajn, esprimriĉajn, mirinde kreitajn vortojn kaj esprimojn, kiuj estas la genio de Esperanto. Vidinte tiujn vortojn, pri kiuj oni neniam antaŭe pensis, oni trovas ilin tute memkompreneblaj, nemalhaveblaj, kaj oni notas ilin zorge! Kaj la aŭtoro samlerte elfaras stilekzercajn paĝojn tiel en la vortumema frazado de humila kaj afekta duonklera farmbienisto kiel en rutine krudega babilado de du aliaj aŭstralianoj, plenplena je fi-vortoj, samlerte li vidigas foje la rakonton pere de la okuloj de diversaj rolantoj, do ĉiufoje malsame, ĉiufoje prezentante samtempe kaj la eventojn kaj la animstilon de tiu rolanto!

La rakonto enhavas, simile al Kiel Akvo de l’ rivero de Raymond Schwartz, tutan bildon de la Eŭropa mondo; sed iom antaŭe (fine de la 19a jarcento) kaj ne en la interno, sed en la ekstero, tiu mondo kie la eŭropanoj mistraktis, malestimis, ekstermis la tiam diritajn “malsuperajn rasojn” — tiujn popolojn, kiuj, la scienco diris, estis nature malaperontaj, ĉar ili ja estas malsuperaj (ĉu ne?), nepre repuŝotaj laŭ la progreso kaj antaŭenirado de la Civilizacio, t. e. de la koloniaj entrudantoj.

Tiuj ideoj kaj tiu ekstermado, tiam partigitaj de ĉiuj eŭropaj landoj, ŝokis tiutempe tre malmultajn homojn, ja ili disvolviĝis en foraj landoj plenaj je nigrhaŭtuloj kaj nigrhaŭtulinoj (kaj nigrhaŭtulidoj); ĝis kiam iu, nomata Hitler, ekhavis la ideon efektivigi la samajn ideojn kaj la samajn praktikojn en Eŭropo mem. Kiam temis ne plu pri nuraj abstraktaj sovaĝuloj sed pri najbara butikisto, psikoanalizisto aŭ tajloro (kaj iliaj infanoj), multaj ekhavis tamen malsaman vidpunkton kaj komencis teruriĝi. Do la rakonto prezentas al ni rusan scienciston Maklin, kiu iris tiutempe al Verda Insulo (temas pri Papulando) por esplori la “sovaĝulojn” kaj fakte por sekurigi tiun insulon al sia patrolando prefere ol al aliaj regnoj, kiel Britio aŭ Germanio, kiuj ankaŭ okulumis al ĝi! Oni sekvas lin poste en Aŭstralio, kie li malkovras multajn aferojn (ne mi malkovru al vi ĉiujn risortojn de la rakonto), precipe la kompatindajn restulojn de la tieaj aborigenoj.

Dum tiuj travivaĵoj li suferas konvertiĝon, kaj iĝas sindonema advokato de la rajtoj de tiuj “sovaĝuloj”. Ankaŭ pri alia kampo tiu sciencisma, materialista, sendiisma, raciismano suferas konsternigajn travivaĵojn — pri tio, kion oni nomas nun “parapsikologio”, “miraklaj” kuracadoj, antaŭsentoj, reenkarniĝo.

En tiu libro oni trovas ankaŭ amaferon kaj tragikecon de la vivo (“inter homo kaj sorto estas maro da larmo” — ĉu ne?), kaj iom da humuro, precipe pri “la egulo”, tiu servisto de Maklin, tre abunda je muskoloj, sed tre malabunda je cerbo, timema kaj mallaborema malgraŭ la forto, naive kaj mallerte ruza, memame senhonesta kaj cinika, sed kiun oni finfine, kiel Maklin mem, emas rigardi kun amuziĝo kaj simpatio pli ol kun incitiĝo!

Mallonge: tiu aventura kaj filozofa libro estas riĉiga kaj agrabla libro, nepre leginda.

Nur du epokmisaĵojn mi rimarkis en la buŝo de la personoj, t.e. esprimoj kiuj ankoraŭ ne ekzistis tiam: “kiĉo” kaj “aliaj dimensioj” (se mi ne eraras nur post Einstein komenciĝis tiaj fantazioj pri aliaj dimensioj).

Don Harlow diris, ke tiu verko estas unu el la plej bonaj romanoj en la Esperanta literaturo.

Li pravas.

– Roland Platteau

6 thoughts on “Sed nur fragmento”

  1. Mi nun estas leganta vian libron. Ĝi estas belega. Sendube unu el la plej bonaj originalaj literaturaj verkoj en Esperanto.
    Iel altrudas sin al mi komparo kun Nevil Shute.
    Dankegon pro tiu ĉi grandioza verko!

  2. Kara s-ro Steele, kara Trevor,

    Mi esperas, ke vi fartas nun (pli) bone kaj havis agrablan Zamenhofan tagon.
    Antaŭ kelkaj tagoj mi – kun bedaŭro- finlegis “Sed nur fragmento”, “kun bedaŭro” ĉar tiun senton mi ĉiam havas post finlego de libro, kiu tre tuŝis min.
    Feliĉe vi verkis multe pli ol nur unu libron kaj hodiaŭ mi mendis preskaŭ ĉiujn viajn librojn haveblajn ĉe Flandra Esperanto-Ligo)… io, kion mi ĝenerale ne ofte faras ĉar jam kelkajn fojojn tro ofte okazis al mi, ke mi aĉetis plurajn libroj de sama aŭtoro kaj poste la aliaj libroj ne tiel plaĉis kiel la unua legita. Sed estas kelkaj aŭtoroj (kiel la jam menciita Shute) ĉe kiuj mi jam dekomence sciis, ke mi volas legi ĉiujn iliajn librojn, kaj en tiu listo de aŭtoroj troviĝas nun ankaŭ vi 🙂

    Flanke: Estis interese rimarki, kiel en “Sed nur fragmento” – kvankam mi ĝenerale tre, tre ĝuis la libron – je iu momento komencis ĝeni min la neeksplikeblaj okazaĵoj, kiujn Maklin spertis/ĉeestis. Ĉar mi plenkreskiĝis en familio, kiu tute ne okupiĝis pri tiaj aferoj. Tamen, je iu momento, mi rememoris pri mem travivita neeksplikebla evento. Ĝi okazis antaŭ pli-malpli dek jaroj, kiam unu el niaj tre karaj hundoj, kiujn mia edzo kaj mi tiam havis, mortis. Dum la unuaj tagoj post ŝia morto, unu fajroavertilo post la alia eksonis, signalante malplenajn pilojn…do unuavide tre klarigebla fenomeno… sed kial ĝuste tuj post ŝia morto… kaj kial tiom da fajroavertiloj, kiuj sonis unu post la alia…Aliajn jarojn, ekzemple unu fajroavertilo eksonis pro malplena pilo, kaj nur semajnon poste alia eksonis.
    Ankaŭ tre strange: En la banejo staris skatoleto por malseka neceseja papero kaj en ĝi troviĝis iuspeca risorto, tiel ke se oni ne bone fermis la skatoleton, la kovrilo “resaltis”, lasante la skatoleton malfermita. Sed la unuajn tagojn post la morto de nia kara hundo Zusje (“fratino”), tiu skatoleto kvazaŭ per si mem ĉiam denove malfermiĝis kaj eĉ falis teren, supozeble kaŭzita pro la movo de la risorto. Sed la stranga afero estas, ke neniam antaŭe tio okazis…
    Dum preskaŭ duonjaro mi aŭdis gratantan sonon je ekstera pordo sed neniam sukcesis trovi logikan eksplikon, klarigon.
    Rememorante tion, mia ĝeniĝo pro la neeksplikeblaj okazaĵoj spertitaj de Maklin malaperis kiel “neĝo en la suno” kiel ni diras en la nederlanda.

    Tion vere bona literaturo faras: ĝi samtempe ĝuigas kaj incitas al pripensado, konektiĝas kun la spertoj kaj sentoj de la leganto.
    Kvankam tiu familie heredita eco de nekredemo je neeksplikeblaĵoj neniam plene malaperos, ju pli mi maljuniĝas, des pli mi konvinkiĝas, ke estas “pli” kaj ke la vivo konsistas el multe pli ol nur “seka” scienco.
    Jam multe tro mi skribis… elkoran saluton el Nederlando!

  3. Kara Leon, kompreneble viaj komentoj tre placxas al mi. Pri la “neeksplikeblaj eventoj”: mi mem atestis tiajn eventojn en Brazilo, kaj komence ne volis kredi tion, kion mi vidas. Sed mi ne kuragxus elpensi ion tion, se mi ne spertintus gxin. Mi deziras al vi multe da kontentiga legado,
    kaj refoje dankas pro la komplimentoj.

  4. Eta postskribo: Mia edzo, kiu eklernis Esperanton antaŭ ĉ. 1 jaro, nun (post legado de la Verda Koro, La Blinda Birdo kaj Viktimoj) legas “Sed nur fragmento” kun same granda plezuro, kiom mi spertis legante ĝin. Legante, li ofte devas ridi pro Santamaria kaj ofte mi demandas pri kio temas – li tiam laŭtlegas la frazon, mi rememoras kaj ni kune ridas.
    Li ankaŭ legis (angle) Gone with the Wind kaj kompreneble temas pri tute alia libro, sed mi tamen demandis al li, kiun libron li elektus se li devus elekti kaj li spontanee tuj respondis “Sed nur fragmento”. Kaj mi samopinias kun li. En “Sed nur fragmento” estas kvazaŭ oni mem ĉeestas sur la insulo, rigardanta de kelka distanco la okazaĵojn. Oni tuj havas bildon en la kapo, preskaŭ kvazaŭ oni rigardus filmon anstataŭ legi libron. Mi neniam tiel forte spertis tion. Mia edzo ekzakte same spertas dum la legado de via libro.

    Mi esperas, ke vi plene resaniĝis, kaj dankegas al vi pro la riĉigo de la vivoj de ni, viaj legantoj.
    Elkoran saluton kaj ĉion bonan mi deziras al vi.

Leave a Reply to Leon Roijen Cancel reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s