Romano, eldonita en 2000, pri la spertoj de juna anglo en Germanio de la 60-aj jaroj
Resumo
En la jaro 1993 juna aŭstraliano venas en Germanion por studi nuntempan germanan literaturon. Li ekscias pri juna (kaj ekstere eĉ simila al li) brita docento Mark Bryant, kiu pasigis la vintron de la jaroj 1968 kaj 1969 kiel estro de la Hejmo de Sankta Mikaelo por Forgesitaj Alianculoj en Norda Germanio. La Hejmon fondis Damo Carolyne Beauchamp, heroeca kaj samtempe ekstravaganca kaj eĉ komika figuro.
La rakontanto esploras la vivon de Mark Bryant, konatiĝas kun liaj taglibroj kaj leteroj, parolas kun homoj, kiuj lin konis. El tio naskiĝas romano, kiu impresas per sia kvazaŭdokumenteco. Stranga koincido de cirkonstancoj kondukas al tragedio de la protagonisto.
– Boris Kolker, Literatura foiro, junio 2001