Paradizo ŝtelita

Aĉetu ĝin de UEA

Paradizo kovrilo

Originala romano okupiĝanta pri la sorto de la lastaj aborigenoj sur la aŭstralia insulo Tasmanio. Eldonita de Flandra Esperanto-Ligo en 2012

Recenzo (eltiraĵo)

Paradizo ŝtelita de Trevor Steele daŭrigas la temon de Flugi kun kakatuoj… Eblas diri, ke ili formas dilogion, kvankam la rolantoj estas tute diversaj. Ankaŭ la nova libro traktas eventojn en Aŭstralio (ĉi-foje, en la apuda insulo Tasmanio) en la 19a jarcento: amase venis britoj por “civilizi” la kontinenton, kaj tio kaŭzas neeviteblan morton por aborigenoj, por kiuj ne restas loko sur ilia propra tero. Iuj eŭropanoj penas protekti lokanojn, admonas trakti ilin homece, sed plejmulto eĉ ne konsideras aborigenojn homoj. Eble nur “mankanta ĉenero” inter homoj kaj simioj…

Epizodoj ne viciĝas kronologie. La rakontanto, ĵurnalisto-historiisto, kolektas informojn pri eventoj okazintaj antaŭ 30-50 jaroj, do liaj “nunaj” (meze de la 19a jc.) konversacioj kun la roluloj alternas kun la senperaj priskriboj de iamaj travivaĵoj. Do kelkaj eventoj estas montritaj el vidpunkto de diversaj homoj.

Ĉi-foje en la centro de la rakonto troviĝas la aborigena virino Trukanini. Tute atendeble, blankuloj mistraktis ŝin ne nur same kiel ŝiajn kunfratojn, sed ankaŭ multfoje seksperfortis ŝin, infektis per venera malsano, senigis de la ebleco naski. Poste ŝi havis aborigenan edzon, tre baldaŭ murditan de blankuloj, poste alian… eble bonan homon, kiu tamen ne amis ŝin.

Alia protagonisto estas misiisto Robinson, devenanta el malriĉa kvartalo de Londono. Li fuĝis en Aŭstralion pro monproblemoj (alikaze li baldaŭ estus sendita tien mallibere). Iuj nomis lin bravulo, eĉ heroo, ja li ne nur protektas aborigenojn, sed longe vivas kun ili, lernas ilian lingvon, rilatas fratece, eltenas severegajn kondiĉojn. Aliaj malamas lin kaj diras, ke la vera kaŭzo de lia agado estas monavido, kaj pro mono li pretas trompi iun ajn. Strange, sed ĉiuj pravas.

Trukanini, bela kaj deziranta veran amon, iĝas (ne baldaŭ kaj ne simple) amatino de Robinson. Oni povus laŭkutime kondamni la hipokritecon de religiaj aktivuloj, ankaŭ la trudeman arogantecon de britoj, sed ne ĉi-foje. Ĵetu ŝtonojn, kiu mem estas senpeka… kaj ĉu nomi tion peko? Forta reciproka amo, eĉ se ne porĉiama kaj ne ekskluziva. Feliĉo por li kaj ŝi, kaj nenia malbono por la edzo de Trukanini (ne scipovanta kaj ne deziranta doni al ŝi plezuron), nek por s-ino Robinson (loĝanta fore kaj pensanta pri siaj propraj aferoj).

Misiistoj ĉiam strebas “civilizi”, t. e. kristanigi, “sovaĝulojn”, spite ĉion. (Relegu La stratojn de Aŝkelono de Harry Harrison.) Tamen ĉi-kaze la civilizigo, ŝajne, estas savo en rekta senco, alternativo al ekstermo.

Oni planas transloĝigi ĉiujn aborigenojn al fora insulo, ke ili ne povu reveni al la ĉefa tero kaj ne ĝenu la blankulojn. Sed ili baldaŭ eksopiras pri hejmaj lokoj kaj eĉ komencas morti pro nostalgio (laŭ vortoj de kuracisto). Kion fari?.. Robinson serĉas aliajn taŭgajn lokojn, kie aborigenoj povus vivi, ne ĝenante blankulan socion. Baldaŭ ni vidas, ke vere lia ĉefa ag-motivo estas mono, la promesita granda premio. Tute ne ĉio rezultiĝas laŭ liaj intencoj, la aborigenoj ne interesiĝas pri terkultivado kaj malkaŝe mokas predikojn pri dio. Persono, veninta por kontrolo kaj helpo, konstatas: “la provo establi ian regulan vivmanieron por la aborigenoj estis en si mem laŭdinda. Sed Robinson ne konsultis siajn klientojn. Li ne demandis ilin, kion ili volas fari. Li havis siajn celojn – kaj laŭ mi kaj s-ro Walker tiuj celoj estas miskonceptoj – kaj sendevie iris en tiun direkton, kvazaŭ la nigruloj estus idiotoj kun nenia ideo kiel inde vivi”. La du kulturoj, du vivmanieroj tro diferencas kaj neniel kunigeblas.

“Okcidento estas Okcidento, kaj Oriento estas Oriento…” Tamen Robinson ne cedas – li volas plu ricevadi grandan monon por sia agado. Li trompas la inspektantojn; fine tuta lia vivo iĝis “serio da perfidoj kaj da egoismaĵoj… La bono, kiu sendube estis en li, estis subpremata de mon- kaj gloravido.”

Trukanini relative bonŝancis. Malgraŭ multaj danĝeroj kaj suferoj, ŝi ĝisvivis pli ol 60-jaran aĝon, ne ofte atingatan de aborigenoj eĉ en “naturaj” kondiĉoj, sukcesis iel adaptiĝi al la civilizo. Ja troviĝis vere bonkoraj blankuloj por subteni ŝin. Sed ŝi restis sola, la lasta el sia gento.

Ankaŭ ĉi-foje, samkiel en Flugi kun kakatuoj, Steele ne hezitas priskribi la eventojn tiaj, kiaj ili estas: kun krudaj detaloj, iam eĉ naŭzige. Ĉu necesis? Probable jes, ja tia estis la vivo…

– Valentin Melnikov, La Ondo de Esperanto, 2013, n-ro 7 (227)
Legu plenan recenzon

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s