- Verkinto: Trevor Steele
- Haveblo: En stoko
- Formoj: €16.00, ePub €9.60, Mobipocket €9.60, PDF €9.60
- Priskribo: En 1990-1991 Sovetio estis malsana politika organismo. Ĉiuj estis malkontentaj, ĉiuj deziris ŝanĝon, sed neniu povis klare antaŭvidi, kia ŝanĝo estos. Travis, aŭstraliano, iras al tiu landego serĉante amon, sed suferas grandan seniluziiĝon. Virve, estonino, enamiĝas al ĉarma litovo, sed ankaŭ ŝi spertas amaran perdon. Ĉe Esperanto-kongreso Travis kaj Virve amikiĝas. Ĉu ili povos trovi feliĉon kune malgraŭ ĉiaj obstakloj? Dume la politika vulkano pli kaj pli proksimiĝas al erupcio. Ĉu ĝi glutos la vivojn de individuaj homoj? Tiu ĉi romano prezentas mikrokosmon de la giganta rolo, por kiu Esperanto estis kreita. Esperanto ne estas akcesoraĵo en tiu ĉi rakonto, sed absolute centra.
- Senpaga provlibro: ePub elŝuti, Mobipocket elŝuti, PDF elŝuti
- Paĝoj: 232
- Larĝo: 135 mm
- Alto: 205 mm
- Eldonjaro: 2016
- Stafeto n-ro: 39
- ISBN: 978-90-77066-55-3
- Recenzo:
- Ĉu membiografia romano pri aŭstraliano serĉanta amon per Esperanto en la disfalanta Sovetunio? (La eldonejo)
- Amo inter ruinoj: Kiel kutime en romanoj de Trevor Steele, la lingvo estas facile legebla sed tamen riĉa. Tia fortigas la plezuron de la legado. Tiu romano ilustras per realaj situacioj la rolon de Esperanto en la humanaj rilatoj. Ĝi okazas du jarojn ĵus antaŭ la falo de Sovietunio en Ukrainio, en Estonio, en Moskovo… Travis, australiano serĉas grandan amon. Finfine post multaj obstakloj li sukcesas en esperanta medio. Bela romano! (Martine – Internacia Esperanto-Sumoo Septembro 2017)
- De Carlo Minnaja: Amo povas ĉion
- De Stanislavo Belov: Bela fabelo pri enigma lando
- De Katinjo: Amo inter ruinoj
- De Psv (Brazilo): Amo inter ruinoj
- Pritakso