La fotoalbumo: 1-a volumo

Aĉetu ĝin de UEA

Romano eldonita de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno en 2001

La Fotoalbumo vol 1 kovriloRecenzoj

1.

Familia dramo

Mi iom hezitas antaŭ ol legi dikan romanon en Esperanto. La lingvo ne estas mia gepatra lingvo. Pro tio dika romana havas altan sojlon, mi scias ke mi devas iom peni por tralegi ĝin. Ĉi-foje la peno tamen estis malgranda. La kialoj estas du. Unue ”La fotoalbumo” estas verkita en fundamenta Esperanto, sen lingvaj eksperimentoj. Tio estas ege laŭdinda, ĉar multaj eksperimentlingvaj neologismoplenaj libroj restas nelegitaj sur la librobretoj de seniluziigitaj esperantistoj. Due la libro estas tiel bona, la intrigo tiel suspensa, ke mi simple ne povis lasi la libron sed devis tralegi ĝin nur dum tri tagoj. La temo estas la vivo de Aŭstralia Kvinslanda familio O’Shea, en kiu la patrino reprezentas konserveman katolikismon, kaj la patro – laŭ lia propra diro – kontraŭas stultaĵojn kaj pastrojn en virinaj vestaĵoj. Ambaŭ gepatroj kompreneble influas la sep gefilojn, kiuj tamen finfine devas elektis siajn proprajn vojojn, tamen nur post hezita ŝanceliĝado. La finon oni tamen ne trovas en tiu ĉi libro, ĉar ĝi estas nur la unua el pluraj libroj de serio. Jam aperis la dua. Finfine verŝajne temos pri la plej giganta romana verko iam aperinta en Esperanto. La celo de la verko ŝajnas esti priskribi la historion de familio, kaj ĝi ankaŭ sukcesas tion fari en neordinara maniero. Ĉiu ĉapitro komencas per priskribo de foto, kiun la sekvanta teksto pluevoluas. Malofta kaj interesa metodo.

Aparte plaĉas al mi la priskribo pri la adoleska pensmaniero de la gefiloj O’Shea, periodo dum la homa vivo kiam malsamaj idealoj kaj revoj pri estonta geedziĝo aŭ fraŭleco alternas. La tempo de la romano estas 1939-1965, periodo de dua mondmilito kaj malvarma milito, kio donas al la herooj multajn temojn por diskuti. Menciindas nur tre malmultaj evitindaj vortelektoj. Moslemo devus esti islamano, muzulmano aŭ eventuale muslimo. La aŭtoro tute nenecese prenis la vorton pinka el la angla por la koloro, kies nomo estas roza.

Mi volas gratuli kaj al Trevor Steele, kiu aldonis dikan libron al la esperanta literaturo kaj al la esperantistoj, kiuj ricevis nepre legindan libron.

– Leif Nordenstorm, el La Espero 2006-1

2.

Nia amiko kaj kolego Trevor Steele regalas nin per ankoraŭ plia romano, kaj la indiko ke temas pri “Unua volumo” ekscitas la apetiton legi pli.

Mi legis ie recenzon, en kiu la recenzinto esprimis sian malfeliĉecon ĉar li anticipis vidi fotojn en ĉi tiu libro, sed eĉ ne unu foto, nek eĉ unu bildo, estas en la tuta volumo. Temas, kompreneble, pri imagobildoj, fotoj kiujn la leganto, kune kun la verkinto, imagas ĉe la komenco de ĉiu ĉapitro. Nekutima, kaj por ĉi tiu romano mirige inspirita, maniero verki fikcian verkon. Efektive, ne estas vere prave paroli pri “ĉapitroj” en ĉi tiu verko, ĉar neniu el ili estas nomita aŭ numerita, kaj ne troviĝas tabelo de enhavo. Ĉu estas tamen strange, ke de la manoj de talentega verkisto, la leganto ne sentas mankon?

La naturo de la romano estas temo jam antaŭe provita de multaj verkistoj; mi pensas, ekzemple, pri Kiel akvo de l’ rivero de Raymond Schwartz. Sed Trevor multe pli sukcesis ol Schwartz – nu, Schwartz ne estis vera romanisto, kaj li ne sciis mem redakti sian verkon por elsarki la tedajn partojn. Ĉu Trevor redaktigis sian romanon, mi ne scias (mi suspektas ke ne); sed la leganto vane serĉas en ĝi teda(j)n parto(j)n.

La intrigo de la romano: ni sekvas la vivon de Patrick O’Shea, lia edzino Diana, kaj iliaj sep infanoj: Matt, Sean, David, Vanessa, Rita, Zoe, kaj Bernie. Ili loĝas en malgranda vilaĝo nomata Aglo-Nesto, en Kvinslando.

Diana estas katoliko, Paddy (t.e. Patrick) estas, nu, nereligia, pli ofte kontraŭreligia, kaj religiaj aferoj grave kaj abunde rolas en la romano. Paddy kaj Di geedziĝis en januaro 1939, sed la rakonto vere komenciĝas en 1944, kaj la lasta “foto” estas el la vintro, aŭ frue post la vintro, de 1965.

Kompreneble la vivoj de la naŭ ĉefrolantoj multmaniere kunligiĝas, tiel ke necesas post vinjeto el la vivo de unu el ili transiri al vinjeto el la vivo de alia, ktp. La verkista genio de Trevor Steele montriĝas per tio ke ni neniam sentas ĝenon pro tio. Male, ju pli ni legas la detalojn de ĉiu el tiuj personoj, des pli ni kredas kompreni la tutan familion.

Ĉu la vivoj de naŭ tre ordinaraj Aŭstralianoj povas vere interesi? Neniu el ili estas “gravulo”, nenio kion la mondon taksus kiel “ekscitan” estas en ilia vivo. Neniu “intrigo” estas en la rakonto; malgraŭ tio, fininte la legon de la romano, mi esperis ke vere aperos dua volumo, ĉar la rolantoj fariĝis miaj intimaj amikoj.

Nu, mi ne volas apoteozi TrevorSteele-n. Li ankoraŭ ne atingis la rangon de Graham Greene, kiu iom similcele ekzamenis la psikojn de siaj romananoj. Sed Trevor rapide proksimiĝas al tiu rango; lia Neniu ajn papilio komencis moviĝi en la direkto de Brighton Rock de Graham Greene; La fotoalbumo iras en la direkto de The Heart of the Matter. Ambaŭ aŭtoroj havas gravan komunan trajton: ili verkas el propraj personaj spertoj tre kompleksaj, kaj per siaj romanoj penas iom post iom koni sin mem.

Kion pli diri, do? Se vi ĝuas veran literaturon, ĉi tiu romano plenumos viajn legesperojn.

– Donald Broadribb

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s