Australia Felix

Aĉetu ĝin de UEA

Kolekto de mallongaj noveloj pri Aŭstralio eldonitaj de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno en 1999

Australia Felix kovrilo“Australia felix” estas latinaj vortoj kiuj signifas “feliĉa Aŭstralio”. Thomas Mitchell uzis tiujn vortojn en 1836 por priskribi partojn de okcidenta Viktorio.
 
Recenzo
 
Ĉi tiu nova libro de rakontoj kolektas spertojn de Trevor Steele pri lia vivo en Aŭstralio. Tri jam aperis en ESK: “La raketo de Freddy revenas”, “La sunleviĝa ceremonio”, “Koro kaj kapo” – ĉiuj en 1993.
 
La plejparto de ĉi tiu novelkolekto estas nova por niaj legantoj: “Liberiga perspektivo”, sperto pri enmigrinto, finiĝanta kun tre malkvietiga pesimismaĵo; “La stultulo”, tre komika raporto pri venĝo kontraŭ dormejestro en lernejo, farita de… nu, vi scias kiu kulpis.
 
“Por savi nigran animon” estas la plej longa (50 paĝoj) kaj plej sociologia el la rakontoj, kiu memorigas nin pri la “tragedio de la ĵusaj du jarcentoj” rilate nian agadon kontraŭ Aborigenoj. Trevor resumas la pensmanieron de tiu tempo:

Kristanismo, kaj aparte la moderna protestanta kristanismo, estas la plej matura formo de la spirita vivo, en kiu la homo plej konscias pri sia individua… respondeco antaŭ Dio pri la propraj agoj… Ĉiuj aliaj kredsistemoj okupas ian propran lokon sur la gamo inter individuismo kaj kolektivismo… Unuekstreme estas kristanismo, aliekstreme la… pensmaniero de la plej primitiva popolo sur la Tero, nome la aŭstraliaj indiĝenoj.

Iu ajn, kiu vizitas loĝejojn de aborigenoj, estas ŝokegata de la degenerado, kiu rekte rezultas el tiu manko de individua respondeco… kial la aborigenoj mortas trojunaj, malbone sin nutras, portas ĉifonvestojn, estas tute aŭ grandparte analfabetaj, vivas en deprimaj cirkonstancoj, loĝas troope, estas malsanaj, sekse malĉastas, pugnobatas sin, estas alkoholdependaj kaj senlaboraj… se eĉ ne mencii la absolutan mankon de vera religio?

Tamen, la rakonto ne estas prediko pri la tiama vidpunkto de la “balanda” loĝantaro Aŭstralia. 1) Temas pri rakonto pri specifa evento. Nome, la “savo de la animo” de aborigena junulino, Gloria.

1) – “neaborigeno”. Trevor klarigas la originon de tiu vorto: “Antaŭ jarcentoj nederlandaj maristoj alvenis por plenumi ekspresan liveron de kanonkugloj inter la nekristanajn sovaĝulojn. Siaflanke la ĉi-lokuloj donis lignon al la vizitantoj, foje en la dorson, foje en la intestojn… antaŭ ol la matĉo komenciĝis, la vizitantoj sciigis ke ili estas “hollander”. Kompreneble tio iĝis baldaŭ ‘balanda’, ne nepre komplimentvorto.” (p.121–22.)

Gloria estas tre bela, kaj tre ĉasta, servistino de maljunulino en la vilaĝo Chiverton. Misiemulo decidas konverti ŝin al siaj vidpunkto kaj pensmaniero. Nome, apartigi ŝin de la Aborigena komunumo kaj kvazaŭcivilizigi ŝin.

Nu, Gloria, siaflanke, enamiĝas kun tre bela kaj tre inteligenta Aborigena rugbe-ludisto, Chad, amorema junulo kies amoremo forte celas al (sed neniel limigas sin al) Gloria.

Sed la misiisto malaprobas la burĝonantan interamon.

Chad estis ia enkarniĝo de ĝuste tio, kio estis nedezirata. Li estis `forrabita bebo’, kiu ricevis bonan kristanan edukiĝon, sed forĵetis tiun neaĉeteblan perlon kaj nun laŭdire konfuzate pilgrimadis serĉe al ia ‘abrigena spiriteco’ (tiel!), kiun li supozis esti supera al kristanismo.

Efektive, ĉi misiulo tre forte malaprobas la “bebo-rabadon”, sed tio ne modifas lian malfavoran opinion pri la aborigena kulturo.

Celante konverti Chadon al sia formo de Kristanismo, li paroladas longahore al li. Fine, li demandas al Chad pri lia reago:

“Nu, mia kara junulo, kion vi opinias pri tio?”

Chad parolis tre mallaŭte, “Miaopinie… merdo.”

“Kio-o-o!?” La malgranda korpo subite rektiĝis, kvazaŭ pikite de abelo.

“Mi diris, ke ĝi estas merdo. Danĝera merdo… Ĝis revido.” Kompreneble la misiisteto ne povas akcepti tiun deklaron, do li decidas tuj ĉesigi la interrilaton de Gloria kun Chad. Li raportas al Gloria ke:

Li estas danĝera pro iuj supraĵaj kvalitoj kaj lia kapablo foje ĝentile konduti. Sed bonŝance li lasis fali sian maskon kaj per la plej krudaj vortaĉoj, fivortoj – ne, mia Gloria, mi ne povus ripeti ilin – li surkraĉis ĉion noblan.

Li do konvinkas ŝin edziniĝi kun alia Aborigeno, kiu estis jam forsendita aliloken por lin “savi”.

Tia estas la skeleto de la tre multenhava kaj pripensiga historinovelo. Aliaj, multe malpli longaj, noveloj sekvas en la libro: “Samuel Birrubali Rossiter”; “La koroboria vespermanĝo”, dek-ok-paĝa novelo pri ekstazia dancado de Aborigena trupo antaŭ ne-tre-sincera Ministro pri Aborigenaj Aferoj kaj ĉi ties kunuloj . Trevor verve strebas, ne tute sukcese, mergi nin en tiun ekstazientuziasmon.

Sekvas “Koro kaj kapo” (el ESK 1993); “Orienten el Perto”, vinjeto pri la piedekskurso farita de Trevor el Brisbano al Darvino; “Inter novaj amikoj” – spertoj kun Aborigenoj; kaj “Amo al muŝoj”.

Per siaj noveloj (kaj ne nur ĉi tiuj ) Steele pruvas ke li rangas apud Ferenc Szilágyi kaj Stellan Engholm kiel mastro de la novelarto.

– Donald Broadribb

Aŭskultu komentojn de Paulo Sergio Viana el Brazilo.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s