Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen

Aĉetu ĝin de UEA

Romano eldonita en Vieno en 1994

Apenaux paplilioj en Bergen Belsen kovriloRecenzo

Formato tre plaĉa, kun grandaj presliteroj, kaj okulkapta kovrilo

Ĉi tiu romano eldoniĝis je la 50-a liberigdatreveno de la fifamaj naziaj koncentrejoj. La apenaŭ imageblaj inferohororoj verŝajne instruis al la homaro malmulte. Refoje la brunaj kaj nigraj ĉemizoj ornamas la torsojn de la fanatikuloj; refoje kontraŭ-semitismo forte sin trudas en Germanio, Polio, Rusio; refoje la koncentrejoj stariĝas en Eŭropo. Refoje oni buĉas, seksperfortas kaj fruktigas, detruas konstruaĵojn kaj kulturaĵojn, gloras per genocido, ŝiras la kristan korpon en kies nomo oni sin krucsignas. Kaj refoje la cetera mondo rigardas kaj rezignas, dezirante ke la problemo malaperu. Kaj post iom da tempo, la problemo malaperos. Aŭ…ĉu?

Teruraj eventoj havigas al homoj daŭrajn efikaĉojn, kiujn terapio ŝajne malmulte mildigas. Koncentreja torturo, brutala seksatenco, traŭmatizo ĉiuspeca postlasas daŭrajn cikatrojn.

Majo-Junio 1995

Du rakontoj interplektiĝas en Papilioj. La celo prezenti historiajn faktojn rilate al la Dua Mondmilito kaj ĝiaj postefikoj, kadre de unu semestro en la vivo de 26-jarulo, plene sukcesas.

Jen iom malpeza amaventuro de beleta junulo, Mark. (Ĉu la ampleksaj ĉarmoj de Alico ensorĉos lin? Nu, ne la kapo ĉiam impetigas.) Kaj paralele kuras la korŝira duonvivo de la homvrakoj, la “malpapilioj” kies personecstrukturo estas detruita de multaj jaroj en malliberejoj.

Mark sendube estas, plurfacete, Trevor mem. Sed kie la membiografio finiĝas (“En ĉiu ago ni celas feliĉon, kiel ajn netrafe ni celu. Mi venis al Germanio serĉante riĉigon de mia vivo.”) kaj la fikcio komenciĝas, mi ne scias. Se la aŭtoro neniam deĵoris en tia institucio kiel S Nikolao, oni povas nur genufleksi antaŭ majstroverkisto.

Papilioj meritas pli da paĝoj, pli da karaktero-analizo kaj -profundigo. Tiam ĝi fariĝus grandioza verko. Kvankam en la vivo oni plejofte konas la homojn nur supraĵe, rakontistoj povas diece vidigi al ni preskaŭ la tutajon de la homa estaĵo. Damo Carolynne, ekzemple, kun nepre pivota rolo, estas iom komikaĉa Anglino, plata, du-dimensia. La orient-eŭropajn malpapiliojn mi trovis preskaŭ patrece priridindaj kvankam samtempe kompatindaj. “Ĉiu historio estas tragedieto: tia kia okazas milionope dum milito.” Pavel, Miŝa, Tadek, Oto, Piotr – ho Dio mia, ke 12-jarulo estu tiel taksata kaj traktata de la propra patrino – ĉiu meritas sian propran historieton. Kaj la belega ĉarmulo, Jakub… Aliflanke, de la nature supraĵa vidpunkto de junulo kia la heroo, la karakteroj portretiĝas ĝuste.

Klara, bela stilo estas la kontrolmarko de Trevor Steele. Aglookule detalrimarkema, li ankaŭ orelfidele priskribas. Precipe plezurigas la diversaj akĉentoj: Pole-angla, “Van moment plis, lejdi”; Angle-germana, “Vaj nakten”; kaj la Ruse-esperantaj gemoj kiaj “…iom labuori iom tilivjidi…nje…”, “…sikrjeta…rjesti momjento… .

La plaĉe acerba Ulrike vortigas la pensojn de sentemuloj dirante: “… por mi persona feliĉo apenaŭ eblus, dum la mondo estas tia dolorejo. Kaj tamen… jam dum ioma tempo mi kulpas pri revoj.” Estas kliŝo diri, ke ĉio estas relativa. Mark (ĉu simbolo de “Ĉiuhom”‘?) tute ne komprenas kiom da malĝojo liaj pekoj povas doni. Amperfido-suferintoj prilarmos liajn pravigajn vortojn: “Jen la diferenco…inter la revo de knabo kaj la vera vivo…” Sed seksperfido palas en sensignifon kompare kun nepardoninda,j suferigaj pekegoj malhumanaj. La homa estaĵo estas tiom ovoŝele vundebla. Ĉiu havas sian eltenlimon; feliĉaj estas ni kiuj neniam testiĝis.

Oni povas ĝui ĉi tiun romanon kiel simplan dramon – kaj jes, malgraŭ la temo ĝi estas ege leginda. Sed Papilioj ankaŭ instigas demandojn kiaj: Kie komenciĝas la kulpo pri granda krimo? Kaj: Kiom da libera volo vere troviĝas en individuo? Kaj: kiu estas la reala memo inter la miloj da personecoj ĉiumomente ŝanĝiĝantaj en ni ĉiuj?

Paĝoj 131–33 profunde kortuŝas, kaj la rakonto kresĉendas ĝis frapega klimakso. Nepre legu.

– Vera Payne, en Esperanto sub la Suda Kruco

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Change )

Connecting to %s