Dio ne havas eklezion

Dio ne havasBruce Golding estas internacie konata fotoĵurnalisto, kies specialaĵo estas batalarenoj kaj naturkatastrofoj. Li ignoras antaŭsignojn, ke tiu laboro kondukas lin en nervan kolapson.

La kolapso okazas, kiam li iras al Hakilule, insulo en la Pacifiko trafita de cunamo. Lin flegas Perpetua, angleparola indiĝenino, kaj la du enamiĝas. Sed Bruce fuĝas, ĉar li jam spertis, ke li ne kapablis kontentigi sian unuan edzinon kaj samtempe vojaĝi tra la mondo kun sia fotilo. Eksciinte, ke senskrupula kompanio planas transpreni la insulon kaj konverti ĝin en turistejon por riĉaj internaciaj gastoj — kaj tio detruos la harmonian vivmanieron de la insulanoj — li trovas sian saviĝon en engaĝiĝo por la estontaj viktimoj.